Somalia sturno
Somalia sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Somalia sturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Onychognathus blythii (Hartlaub, 1859) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Somalia sturno (Onychognathus blythii) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.
Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Ĝibutio, Eritreo, nordorienta kaj centra Etiopio, norda Somalio, kaj eĉ en la insulo Sokotro de Jemeno (sed oni ne konfuzu kun la tre proksima parenco Sokotra sturno).
La masklo de tiu sturno havas ĉefe irizecan nigrecan plumaron (briloj estas foje bluecajn en dorso), kun brikruĝaj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge; la vizaĝo estas iom pli nigra ĉefe ĉe la orelareoj. La ino havas cindrogrizajn kapon (kie rimarkindas la malhelaj okuloj) kaj supran bruston. Ĉiuj havas fortikajn ĉebaze fajnan bekojn nigrajn iom subenkurbecan pinte. Ankaŭ la kruroj estas nigraj. La vosto estas longa.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Onychognathus blythii[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|